The following article is in Esperanto. If you don’t know Esperanto, but would like to know what the article says, you can copy and past it at http://traduku.net/ . Then click the EO ➔ EN button. It isn’t a perfect translation, but it will let you sus out the meaning.
Vivas ni dum interesaj tempoj, en la ĉina senco. Ĉiutage legas mi, ke la tutmonda ekonomio aĉas. Kial? Oni povas kulpigi aŭ liberalismon aŭ konservatismon aŭ tutmondan varmigon aŭ la benzinomilitojn ktp. Tamen, estas memklare ke ni usonanoj daŭras sendi la monon al Ĉinio, tiam prunteprenas ĝin por fari militon kontraŭ homoj, kiuj uzas religion por batali nin.
Kial ni sendas la monon al Ĉinio? Ĉar ni haltis esti nacio de senripozaj produktantoj kaj iĝis nacio de sobraj konsumantoj. La nuntempa esenco de ĉi tiu estas spegulita en la debato temante “aŭ iPhone aŭ Droid?”
Ĉu vi kredas vere, ke tiuj uzaĵoj kaŭzus, ke vi estu pliproduktema? Kial? Ĉu vi ne nun estas produktema? Ĉu via nuntempa poŝtelefono ne bone funkcias? Kial vi postulas novan? Eble vi kredas, ke por plibonigi la ekonomio, vi devas have plian ŝuldon.
Ĉu la iPhone kaǔzus, ke vi estu plibona homo? Ĉu estas aplikaĵo por tio?
Aliflanke, mi aŭdas per la radio reklamojn por pezperdadaj mirakloj, sekretoj por gajni junecon kaj belecon, planoj por rapide gajni riĉecon, metodoj por facile lerni lingvojn, kaj aliaj neeblaĵoj. Versajnas, ke homoj intencas preni nian monon kaj doni preskaŭ nenion.
Faru liston. Dek Metodoj por iĝi plibonan homon. Vetos mi, ke tiu listo ne enhavos la erojn, “Aĉetu ilon Droid” aŭ “plijuniĝu” aŭ “vendu nenion por multe da mono.”
La nuntempa tutmonda ekonomio funkcias per fumo kaj speguloj, kaj tio helpas nur malmutle da homoj. Kio okazos kiam la fumo iras for?
No comments:
Post a Comment